Jen mia kontribuo al E-movado - kelkaj diverstemaj tekstoj verkitaj kaj publikitaj en la jaroj 2010-2022

      Oto mój wkład w ruch esperancki - kilka zróżnicowanych tematycznie tekstów napisanych i opublikowanych w latach 2010-2022

    • Besta Itinero de Krakovo(2016)
    • Bohemia Svislando (2015)
    • Pico da Esperança kaj aliaj montopintoj (2014)
    • Historio de renkontoj sur Ĉantorio (2015)
    • Ekspozicio "Vojaĝu kun Esperantistoj" (2017)
    • Ekspozicio "Esperanto - lingvo sen limoj" (2016)
    • Jubileaj E-Tagoj de Krakovo (2016)
    • Rememoro pri Jadwiga Gibczyńska (2016)
    • Jubilea GRUPE (2016)
    • Impresoj el lando de nesubeniranta suno (2016)
    • Konferenco pri Esperanto en Scienco kaj Tekniko (2016)
    • Kastelo Karlštejn (2016)
    • Lingvaj ludoj (2017)
    • La plej maljunaj arboj de Pollando (2012)
    • Ornitologa riĉaĵo de Kroatio (2016)
    • Pasko en Moravio (2017)
    • Poliglota Ateliero en Krakovo (2015)
    • 100a Universala Kongreso (2015)
    • Poliglota Renkontiĝo en Bratislava (2017)
    • Montara renkonto Poludnica (2014)
    • Montara renkonto Poludnica (2017)
    • Montara renkonto Poludnica (2022)
    • Rememoro pri Andreo Kołpanowicz (2017)
    • Sandomierz kaj Pipra Montaro (2017)
    • Pri vitamino C (2017)
    • Instigo por denove viziti Kroation (2013)
    • Reto de Eŭropaj Cikoniaj Vilaĝoj (2018)
    • Amo malantaŭ kamentubo (2018)
    • Pri mielo kaj cinamo (2018)
    • Jubilea renkonto sur Ĉantorio (2018)
    • Renkonto sur Granda Ĉantorio (2018)
    • Vagado tra Beskidy-montaro (2018)
    • Simbolo de la pola naturo (2018)
    • Impresoj el Julia-Alpoj (2018)
    • La unua UK en Portugalio (2018)
    • Poliglotoj renkontiĝas en Ljubljana (2018)
    • Pri la Gigantmontaro (2018)
    • Krakova E-isto gvidas orkestron (2019)
    • Pri ŝakoj - la reĝa ludo (2020)
    • Esperantaj Tagoj de Krakovo (2022)


      La tekstoj aperis en Slovaka Esperantisto, Zagreba Esperantisto, Kresko, Pola Esperantisto, ApudVistula Bulteno, La Ondo de Esperanto, ĉeĥa E-gazeto Starto, Juna Amiko kaj en propraj eldonaĵoj (en krampoj jaro de eldono).

      Mi ankaŭ kontribuis ĝisdatiginte la foldeblan flugfolion pri nia lingvo titolitan "facila lingvo - bona ideo" (origine verkitan de alia samideano antaŭ jaroj, post mia ĝisdatigo adaptitan de slovakaj samideanoj por popularigi la lingvon inter Slovakoj kaj aliaj partoprenantoj de la 101-a UK).

      Krome, mi kreis diversajn prezentaĵojn (en PowerPoint-Impress), kiujn mi montris dum E-renkontoj (ekzemple pri miaj vojaĝoj, pri besta itinero, pri feliĉo kaj ĝiaj simboloj en diversaj kulturoj, pri bibliotekoj kaj kongresoj, pri la krono de pola montaro) kaj kontribuis kunorganizante diversajn ekspoziciojn ("Naturo per okuloj de esperantistoj" kaj pri artistoj-esperantistoj en la krakova kulturcentro, pri la lingvo internacia en la universitataj bibliotekoj). Lastatempe mi verkis kelkajn krucenigmojn pri naturo en la lingvo internacia, kiuj aperis en E-gazetoj.

      Antaŭ kelkaj jaroj mi kunlaboris pri la antaŭ nelonge eldonita Bibliografio de Esperanto-Literaturo. Jen la unua paĝo de la papereldonita verko kaj jen rete alirebla iama versio de la Katalogo de E-literaturo. Mi tradukis du ĉapitrojn de la ĵus eldonita libro titolita "Kun Dipatrino sur biciklo" pri vojaĝo al miraklaj bildoj, ikonoj kaj sanktaj fontoj de Podlaĥio.

      Dum lastaj dekkelk jaroj mi prifotis multajn renkontojn de samideanoj. Oni povas rigardi kelkajn fotojn ekzemple en la retejo la pri renkontoj de Krakova Societo ESPERANTO. Kunlabore kun lokaj samideanoj mi kreis kelkajn filmojn interalie por la filmkonkurso Mia Asocio, Mia Urbo de UEA. Kelkfoje mi kunorganizis Esperantajn Tagojn de Krakovo kaj ekskursojn al vizitindaj naturlokoj proksime. Mi ŝategas vagadi tra montaro kaj tial volonte partoprenas montarajn renkontojn - ekzemple en la Beskidy-montaro aŭ en la Tatry-montaro foje kontribuante per propraj programeroj.

      Lastatempe mi publikis kelkdek ŝercojn tradukitajn de mi en la Fejsbuka grupo "Ŝerco" (oni devas ensaluti por esplori ĝin). Aŭ vi povas legi la tutan enhavon de la grupo Ĝuu legadon! Kaj memoru: Homoj kun bona humuro subtenas ĉi tiun mondon plenan da lamentantoj :-)

      Vi povas legi plu pri mi, miaj ŝatokupoj ktp. en la Esperantista Mondmapo