Jen kelkaj priskriboj de la urbo, kiujn mi rekomendas tralegi:

Kaj jen kelkaj vidindaĵoj de la urbo:

Krakovo ekde preskaŭ ĉiam (krome antikvaj tempoj) havis kristanan - nomatan Stradom - kaj poste konstruitan judan kvartalon - nomatan Kazimierz - unu proksime al la alia (fakte unue ili estis diversaj urboj poste unuĝitaj); loĝantoj de ambaŭ kvartaloj multe influis kulturon, arton kaj sciencon de la iama ĉefurbo de Pollando. Nuntempe en Krakovo vi trovos multajn muzeojn kaj galeriojn de arto. Foje cxe ekspozicioj eblas rigardi verkojn de krakova esperantisto - artisto pentristo Andreo (jen kelkaj). Vi trovos almenaŭ kelkajn monakejojn en Krakovo - je sia komenco ili estis (kelkajn ankoraŭ daŭre estas) ne nur religiemaj lokoj sed ankaŭ scienc- kaj art-centroj, kie oni kreas signifajn verkojn. Irante el ĈefPlaco laŭ strato Grodzka ĝis reĝa kastelo mi rekomendas viziti interalie preĝejon de Dominikana monakejo, kiu enhavas belajn bildojn kaj skulptojn tute faritajn el ligno. Orientsude de Wawel troviĝas juda kvartalo Kazimierz, kie vi trovos i.a. sinagogojn kaj galeriojn de juda kulturo kaj arto. Krom tio multe da restoracioj kaj klubejoj. En la kvartalo sur strato Szeroka ("Larĝa") somere je komenco de julio okazas internacia festivalo de juda kulturo - ludas ambaŭ muzikgrupoj kaj solaj artistoj, kaj tuta strato dancas :-) En Krakovo okazas ankaŭ multaj aliaj festivaloj, interalie jazaj kaj klasikaj koncertoj ambaŭ en klubejoj kaj sur placoj en la centro aŭ en preĝejoj/sinagogoj/filharmonio. Somere ofte eblas amuziĝi auskultante ambaŭ pop- kaj klasikan-muzikon. Okazas multaj aranĝoj kiel ekzemple Wianki - bonvenado de somero dum t.n. Nokto de Sankta Johano, Tagoj de Krakovo, Esperantaj Tagoj de Krakovo, Novjara Festado kaj aliaj dum kiuj vi povas ĝui koncertojn, dancadon, artefaritajn lumojn, prezentadon de dragonoj flugantaj super rivero ktp.

Eblas rigardi Krakovon el balono, kiu iras supren ĝis ĉirkaŭ 200 metroj super tero. La flugado daŭras 15 minutojn kaj ebligas vin vidi tutan panoramon de la urbo. Freŝa aero alportita de vento dum varmegaj tagoj akompanas vin je tia alteco :-) do mi ege rekomendas uzi la balonon.

Rega kastelo

Unu foje dum ĉiu jaro en Krakovo okazas (same kiel en aliaj europaj urboj) t.n. Nokto de Muzeoj, kaj alinokte, okazas Nokto de Teatroj kaj Nokto de Preĝejoj, kiam ĉiuj tiaj lokoj estas malfermitaj dum tuta nokto kaj vizitante ilin oni povas ĝui interesan programon, ekzemple ludojn, koncertojn aŭ partopreni aliajn eventojn okazantajn tie preskaŭ senpage (sufiĉas aĉeti unu specialan bileton - t.e speciale eldonitan "mincon", kiu kostas nur 1 PLN). Mi rekomendas viziti inter alie Muzeon de Historio de Krakovo, Arkeologan Muzeon, Nacian Muzeon, Galerion de Pola Arto kaj Subterojn de ĈefPlaco en Muzeo de mezepoka vestvendejo Sukiennice, muzeojn de diversaj artistoj kiel ekzemple Muzeo de verkisto-pentristo Stanisław Wyspiański kaj Muzeo de pentristo Jan Matejko (Krakovo ekde multaj jaroj estas ŝatata loko de diversaj artistoj kaj sciencistoj). Se vi interesiĝas pri tekniko eble vi trovos interesan viziton al Muzeo de Fotografio aŭ al Muzeo de Aviadiloj, kie oni povas vidi multajn aviadilojn de diversaj landoj, lerni kiel ili funkcias, kiel oni konstruis ilin ktp. Ĉiu jare (kutime je la fino de junio sed dato povas esti alia) proksime al la muzeo okazas eksterordinara prezentado de flugantaj aviadiloj de diversaj landoj.

Bona ideo estas gustumi lokajn manĝojn aŭ trinkumi kaj aŭskulti koncertojn en lokaj kafejetoj, restoracioj kaj klubejoj troviĝantaj apud ĈefPlaco (ankaŭ subtere!) aŭ en juda kvartalo "Kazimierz". Apud ĈefPlaco troviĝas multaj restoracioj kun longaj, grandegaj ĉambroj - ambaŭ sur kaj sub tero - kiel ekzemple: "Faust", (mezepokaj subterajoj), "The Piano Rouge"; (ankaŭ subtere), Palaco "Krzysztofory". "Harris Piano Jazz Bar", "Wierzynek".

Dum varmegaj tagoj homoj ŝatas promeni aŭ bicikli apud kastelo laŭ rivero Wisła. Eblas (kaj indas!) ankaŭ veturi per boatorivertramo laŭ la rivero. La boatoj forveturas de Reĝa Kastelo kaj iras parte ĉirkaŭ la urbocentro aŭ al monakejo de Benediktinoj en proksima loko nomata Tyniec kaj reen (la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horoj tien kaj reen).

Ĉe alia flanko de rivero Wisła apud Wawel situas vizitinda Japana Centro de Arto kaj Tekniko "MANGHA" (domo havanta kurbigitan tegmenton).

Rega kastelo

En Krakovo vizitindaj estas ankaŭ belaj parkoj kaj ŝutmontetoj, dediĉitaj al naciaj herooj, kiel ekzemple "Kopiec Kościuszki" "Kopiec Piłsudskiego", "Kopiec Krakusa", "Kopiec Wandy" - starante sur kiuj vi povas vidi grandajn partojn de la urbo, foje ankaŭ montarojn. Norde de Krakovo, nur dekkelkaj kilometroj for de la urbo, trovigas Nacia Parko de Ojców (unu el dekkelkaj tiaj parkoj en Pollando), plenplena da eksterordinaraj rokoj (ekzemple kiel t.n. Klabo de Herkuleso - staranta sole alta roko malpli dika ĉe tero kaj pli dika ĉe pinto), kavernoj (ekzemple Kaverno de Łokietek, nomata tiel de pola reĝo, kiu kasiĝis sin tie flugante de amaso de malamikoj), multe da verdeco, kie vi trovos ankaŭ alian kastelon en Pieskowa Skała kaj rivereton. En la regiono inter Krakovo, Ojców kaj alia urbo Censtohova (Częstochowa) situanta nordokcidente de Krakovo (t.n. Jura Krakowsko Częstochowska) troviĝas multaj kasteloj aŭ iliaj restaĵoj. Okcidente de la Nacia Parko situas belaj Subkrakovaj Valoj, inter alie Valo Bedkowska (multe da verdeco, rokoj, lagoj kie oni reproduktas fiŝojn kaj kie vivas interesaj birdoj kaj aliaj bestoj).

Proksime al ŝutmonteto "Kopiec Kościuszki" troviĝas bela lago, kie antaŭ jaroj ekzistis ŝtonminejo kaj t.n. Rokoj de Twardowski. La loko nomiĝas "Zakrzówek" kaj estas vizitinda pro ĝia natura beleco. En la ŝtonminejo antaŭ jaroj laboris multaj homoj, interalie iama juna studento de pola lingvo Karol Wojtyła, kiu poste fariĝis pastro, episkopo kaj finfine papo Johano Paulo la Dua (verŝajne tial - dank' al la laboro tie - li bone komprenis situacion kaj problemojn de laboristoj kaj nun oni opinias, ke dank' al tio li poste - jam kiel papo - multe helpis fari bonajn ŝanĝojn en societo de Pollando kaj en kelkaj aliaj landoj - se temas pri libereco, solidareco kaj paco). Liaj vizitoj kiel papo ebligis homojn renkontiĝi kaj paroli publike kaj laŭte pri siaj aferoj, pri siaj problemoj ktp. kio alikaze estis malpermesita de iama komunisma registraro. La papo JPII parolis multajn lingvojn kaj konis iom Esperanton, interesiĝis pri la lingvo kaj salutadis homojn esperantlingve. Krome, li interesiĝis pri arto kaj literaturo kaj verkis interalie unu teatrludon titolitan "Antaŭ fenestro de juvela vendejo" - temas pri aferoj de fianciĝitaj gejunuloj) kaj kelkajn poezjaĵojn, ekzemple La roma triptiko, kiun eblas legi esperante.
La lago estas ofte vizitata de plongistoj, al kiuj fakte ĝi apartenas nun. Sub la bela kaj pura akvo troviĝas kelkaj eksterordinaraj objektoj kiel ekzemple enprofundigita aŭtomobilo. Rigardu fotojn malsupre sur la retpago.

Rega kastelo

Tre proksime al loko kie mi loĝas, troviĝas granda Parko de Aviadilistoj (multe da verdeco, krome interesa SciencParko , kie oni povas lerni fizikon dank'al iloj starantaj en la subĉiela parko, kiujn oni uzas por fari eksperimentojn pri mekaniko, optiko, akustiko ktp.) kaj AviadMuzeo kie vi povas rigardi aviadilojn uzaditaj en diversaj landoj. Ĉi-tie pli da informo.

Krakovo havas kelkajn vizitindajn ĝardenojn, kiel ekzemple Botanika Ĝardeno de Jagiellona Universitato kaj ZOO-ĝardeno. Interesa afero estas, ke vi povas renkonti multajn, foje eksterordinarajn, bestojn en la urbo - skulptitaj super portegoj sur muroj de multaj domoj.

Se vi trovos tempon, krom turizma esplorado de Krakovo, nepre vizitu ankaŭ la plej malnovan salominejon en Europo, apartenantan al listo de mondaj heredaĵoj de UNESKO (same kiel ĈefPlaco kaj Reĝa Kastelo) kiu troviĝas en urbeto Wieliczka (nur ĉirkaŭ 10 km suden for de la centroo de Krakovo). Vi povas alveni tien ekzemple per rapida trajneto el ĉefa stacidomo de Krakovo dum ĉirkaŭ 15 minutoj aŭ per busoj aŭ per bicikloj (kiujn eblas pruntepreni en la urbo - kontrolu kie sur la retpaĝo sube aŭ ĉi-tie). Du junaj krakovaj geesperantistoj (Piotr kaj Magda) laboras en la salominejo kiel ĉiĉeronoj. Vi povas legi pri aliaj objektoj apartenantaj al la listo de UNESKO, de la regiono Malgrana Polujo, kies centro estas Krakovo.

Indas viziti ankaŭ muzeon en Oświęcim (Auschwitz) - ĉirkaŭ 50 km for de Krakovo, kie troviĝis nazigermana mortigkampo. Tamen konsideru ĝi estas tristega loko - multajn judojn, ciganojn, polojn, rusojn kaj alinacianojn oni mortigis tie dum la dua mondmilito. Mi rekomendas ankaŭ spekti interesan filmon "Listo de Schinldler", kiu temas pri la loko. En la urbo vi trovos ankaŭ vizitindan kastelon, ĉar en pasinteco Dukejo (Princolando) de Oświęcim troviĝis tie. Alia vizitinda loko estas Kalwaria Zebrzydowska, kies natura formo aspektas tre simile al Golgoto, kie laŭ Biblio okazis lasta vojo de Kristo. Ĉiu jare antaŭ Pasko multaj kristanoj renkontiĝas tie por partopreni la vojon kaj rememorigi la eventojn. En la loko troviĝas ankaŭ interesa franciskana monakejo. Tiamaj kontruaĵoj, ĉefe ĉapeloj apartenas al listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Mi rekomendas partopreni ankaŭ daŭrantan ĉirkaŭ du horojn vojaĝon per buso al proksimaj montaroj Tatry, kiujn eblas vidi el Krakovo (plej alta montopinto ĉe la pola flanko estas Rysy, kiu havas tie 2499 m.s.n.m apud pola-slovaka landlimo; absolute plej alta pinto de la montaro estas Gerlach 2655 m.s.n.m videbla - se vetero permesos tion - el la urbo) kaj Pieniny (kun belegaj multekoloraj arbaroj, precipe aŭtune, kaj ebleco veturi somere longan vojon per flosoj laŭ rivero Dunajec) aŭ al pli proksimaj (sed ankaŭ malpli altaj) montaroj Beskidy (jen unu el montaraj gastejoj en la montaro).  

Sciindas, ke en Krakovo okazis en 1912 j. la 8-a UK, en 1931 la 23-a UK, en 1987 la 43-a IJK en 2008 la 16-a IMEK kaj en 2009 la 42-a Konferenco de ILEI.

Fotoj faritaj kaj teksto verkita de Adam Wilkus.