KRAKOVO - IAMA CXEFURBO DE POLLANDO, CENTRO DE POLA ARTO, KULTURO KAJ SCIENCO

Jen kelkaj priskriboj de la urbo, kiuj mi rekomendas tralegi:

Kaj jen kelkaj vidindajoj de la urbo:

Krakovo ekde preskau ciam (krome antikvaj tempoj) havis kristanan - nomatan Stradom - kaj poste konstruitan judan kvartalon - nomatan Kazimierz - unu proksime al la alia (fakte unue ili estis diversaj urboj poste unugitaj); logantoj de ambau kvartaloj multe influis kulturon, arton kaj sciencon de la iama cefurbo de Pollando. Nuntempe en Krakovo vi trovos multajn muzeojn kaj galeriojn de arto. Vi trovos almenau kelkajn monakejojn en Krakovo - je ilia komenco ili estis (kelkajn ankorau estas) ne nur religiemaj lokoj sed ankau scienc- kaj art-centroj. Irante el CxefPlaco lau strato Grodzka gis rega kastelo mi rekomendas viziti interalie pregejon de Dominikana monakejo, kiu enhavas belajn bildojn kaj skulptojn tute faritajn el ligno. Orientsude de Wawel trovigas juda kvartalo Kazimierz, kie vi trovos i.a. sinagogojn kaj galeriojn de juda kulturo kaj arto. En la kvartalo sur strato Szeroka ("Dika") somere je komenco de julio okazas internacia festivalo de juda kulturo - ludas ambau muzikgrupoj kaj solaj artistoj, kaj tuta strato dancas :-) En Krakovo okazas ankau multaj aliaj festivaloj, interalie jazaj kaj klasikaj koncertoj ambau en klubejoj kaj sur placoj en la centro au en pregejoj/sinagogoj/filharmonio. Somere ofte eblas amuzigi auskultante ambau pop- kaj klasikan-muzikon. Okazas multaj arangoj kiel ekzemple Wianki - bonvenado de somero dum t.n. Nokto de Sankta Jano, Tagoj de Krakovo, Esperantaj Tagoj de Krakovo, Novjara Festado kaj aliaj dum kiuj vi povas gui koncertojn, dancadon, artefaritajn lumojn, prezentadon de dragonoj flugantaj super rivero ktp.

Eblas rigardi Krakovon el balono, kiu iras supren gis 200 metroj super tero. La flugado dauxras 15 minutojn kaj ebligas vin vidi tutan panoramon de la urbo. Krome, fresxa aero dum varmegaj tagoj akompanas vin je tia alteco :-) do mi ege rekomendas provi gin.

Rega kastelo

Unu foje dum ciu jaro en Krakovo okazas t.n. Nokto de Muzeoj, kaj alinokte, okazas Nokto de Teatroj kaj Nokto de Pregejoj, kiam ciuj tiaj lokoj estas malfermitaj dum tuta nokto kaj vizitante ilin oni povas gui ludojn au partopreni aliajn eventojn okazantajn tie preskau senpage (suficas aceti unu specialan bileton - t.e speciale eldonitan "mincon", kiu kostas nur 1 PLN). Mi rekomendas viziti inter alie Muzeon de Historio de Krakovo, Arkeologan Muzeon, Nacian Muzeon, Muzeon de Sukiennice, muzeojn de diversaj artistoj kiel ekzemple Muzeo de verkisto-pentristo Stanisław Wyspiański kaj Muzeo de pentristo Jan Matejko (Krakovo ekde multaj jaroj estas satata loko de diversaj artistoj kaj sciencistoj). Se vi interesigas pri tekniko eble vi trovos interesan viziton al Muzeo de Fotografio au al Muzeo de Aviadiloj, kie vi povas vidi multajn aviadilojn, lerni kiel oni konstruis ilin. Ciu jare je la fino de junio proksime al la muzeo okazas eksterordinara prezentado de flugantaj aviadiloj de diversaj landoj.

Bona ideo estas gustumi lokajn mangojn au trinkumi kaj auskulti koncertojn en lokaj kafejetoj, restoracioj kaj klubejoj trovigantaj apud CefPlaco (ankau subtere!) au en juda kvartalo "Kazimierz". Apud CefPlaco trovigas multajn restoraciojn kun longaj, grandegaj cambroj - ambau sur kaj sub la placo - kiel ekzemple: "Faust", (mezepokaj subterajoj), "The Piano Rouge"; (ankau subtere), Palaco "Krzysztofory". "Harris Piano Jazz Bar", "Wierzynek".

Dum varmegaj tagoj multaj homoj satas promeni au bicikli apud kastelo lau rivero Wisła. Eblas (kaj indas!) ankau veturi per boato au rivertramo lau la rivero . La boatoj forveturas de Rega Kastelo kaj iras cirkau la urbocentro au al monakejo de Benediktinoj en proksima loko nomata Tyniec kaj reen (la vojago dauras cirkau 2 horoj tien kaj reen).

Ce alia flanko de rivero Wisła apud Wawel situas vizitinda Japana Centro de Arto kaj Tekniko.

Rega kastelo

En Krakovo vizitindaj estas ankau belaj parkoj kaj sutmontetoj, ekzemple "Kopiec KoÅ›ciuszki" "Kopiec PiÅ‚sudskiego", "Kopiec Krakusa", "Kopiec Wandy" - starante sur kiuj vi povas vidi grandajn partojn de la urbo. Norde de Krakovo, nur dekkelkaj kilometroj for de la urbo, trovigas Nacia Parko de Ojców (unu el dekkelkaj tiaj parkoj en Pollando), plenplena da eksterordinaraj rokoj (ekzemple kiel t.n. Klabo de Herkuleso - staranta sole alta roko malpli dika ce tero kaj pli dika ce pinto), kavernoj (ekzemple Kaverno de £okietek, nomata tiel de pola rego, kiu kasigis sin tie flugante de amaso de malamikoj), multe da verdeco, kie vi trovos ankau alian kastelon en Pieskowa SkaÅ‚a kaj rivereton. En la regiono inter Krakovo, Ojców kaj alia urbo Censtohova (CzÄ™stochowa) situanta nordokcidente de Krakovo (t.n. Jura Krakowsko CzÄ™stochowska) trovigas multaj kasteloj au iliaj restajoj.

Proksime al sutmonteto "Kopiec KoÅ›ciuszki" trovigas bela lago, kie antau jaroj ekzistis stonminejo kaj t.n. Rokoj de Twardowski. La loko nomigas "Zakrzówek" kaj estas vizitinda pro gia natura beleco. En la stonminejo antau jaroj laboris multaj homoj, interalie iama juna studento de pola lingvo Karol WojtyÅ‚a, kiu poste farigis pastro, poste episkopo kaj finfine papo Johano Paulo la Dua (versajne tial li bone komprenis situacion kaj problemojn de laboristoj kaj nun oni opinias, ke dank' al tio li poste - jam kiel papo - multe helpis fari bonajn sangojn en societo de Pollando kaj en kelkaj aliaj landoj - se temas pri libereco, solidareco kaj paco). Liaj vizitoj kiel papo ebligis homojn renkontigi kaj paroli publike kaj laute pri siaj aferoj, pri siaj problemoj ktp. kio alikaze estis malpermesita de iama komunisma registraro. JPII interesigis pri lingvoj (parolis multajn), konis iom Esperanton, interesigis pri la lingvo kaj salutadis homojn esperante, same kiel nuntempa papo. Krome li multe interesigis pri arto (li verkis interalie unu teatrludon titolitan "Antau fenestro de jewellery vendejo" - temas pri aferoj de fiancigitaj gejunuloj) kaj kelkajn poezjajojn, ekzemple La roma triptiko, kiun eblas legi esperante. La lago estas ofte vizitata de plongistoj, al kiuj fakte gi apartenas nun. Sub la bela kaj pura akvo trovigas kelkaj eksterordinaraj obiektoj kiel ekzemple automobilo ;-) Rigardu fotojn malsupre sur la retpago.

Rega kastelo

Tre proksime al loko, kie mi logas, trovigas granda Parko de Aviadilistoj (multe da verdeco, krome interesa SciencParko , kie oni povas lerni fizikon dank'al iloj starantaj eskstere kiuj oni uzas por fari eksperimentojn pri mekaniko, optiko, akustiko ktp.) kaj AviadMuzeo kie vi povas rigardi aviadilojn, uzaditaj en diversaj landoj. Jen kelkaj fotoj faritaj pasinstjare dum la prezentado. kaj jen fotoj faritaj ci-jare. Ci-tie pli da informo.

Krakovo havas kelkajn vizitindajn gardenojn, kiel ekzemple Botanika Gardeno de Jagiellona Universitato kaj ZOO-gardeno. Interesa afero estas, ke vi povas renkonti multajn, foje eksterordinarajn, bestojn en la urbo - skulptitaj super portegoj sur muroj de multaj domoj ;-).

Se vi trovos tempon vizitante Krakovon nepre vizitu ankau la plej malnovan salominejon en Europo, apartenanta al listo de mondaj heredajoj de UNESKO (same kiel CefPlaco kaj Rega Kastelo) kiu trovigas en urbeto Wieliczka (nur cirkau 10 km suden for de la centroo de Krakovo). Vi povas alveni tien ekzemple per rapida trajneto el cefa stacidomo de Krakovo dum nur cirkau 15 minutoj au per busoj au per bicikloj (kiujn eblas pruntepreni en la urbo - kontrolu kie sur la retpago sube au ci-tie). Almenau du junaj krakovaj geesperantistoj (Piotr kaj Magda) laboras en la salominejo kiel ciceronoj. Vi povas legi pri aliaj objektoj apartenantaj al la listo de UNESKO, de la regiono Malgrana Polujo, kies centro estas Krakovo.

Indas viziti ankau muzeon en Oświęcim (Auschwitz) - cirkau 50 km for de Krakovo, kie trovigis nazigermana mortigkampo. Konsideru gi estas tristega loko - multajn judojn, ciganojn, polojn, rusojn kaj alinacianojn oni mortigis tie dum la dua mondmilito. Mi rekomendas ankau spekti interesan filmon "Listo de Schinldler", kiu temas pri la loko. En la urbo vi trovos ankau vizitindan kastelon, car en pasinteco Dukejo (Princolando) de Oświęcim trovigis tie. Alia vizitinda loko estas Kalwaria Zebrzydowska, kies natura formo aspektas tre simile al Golgoto, kie lau Biblio okazis lasta vojo de Kristo. Ciu jare antau Pasko multaj kristanoj renkontigas tie por partopreni la vojon kaj rememorigi la eventojn. En la loko trovigas ankau interesa franciskana monakejo.

Mi rekomendas ankau daurantan cirkau du horojn vojagon per buso al proksimaj montaroj Tatry, kiujn eblas vidi el Krakovo (plej alta montopinto ce la pola flanko estas Rysy, kiu havas tie 2499 m.s.n.m apud pola-slovaka landlimo; absolute plej alta pinto de la montaro estas Gerlach 2655 m.s.n.m videbla el la urbo) kaj Pieniny (kun belegaj multekoloraj arbaroj, precipe autune, kaj ebleco veturi somere longan vojon per flosoj lau rivero Dunajec) au al pli proksimaj (sed ankau malpli altaj) montaroj Beskidy (jen unu el montaraj gastejoj en la montaro).


Okazis en 2009 jaro...

Oni povas (kaj indas!) viziti Krakovon partoprenante internacian ILEI-Konferencon, kiu en 2009 okazos en la urbo! (pasint-jare okazis en Benino, Afriko). Car la konferenco okazos samtempe kiel IJK 2009 en ceha urbo Liberec (inter la 17-a kaj 25-a de julio) kaj la urboj trovigas sufice proksime - nur kelkaj horoj de vojagado per auto inter Libereco kaj Krakovo) do, indas almenau parte partopreni ambau arangojn. Kaj tuj poste oni povas daurigi vojagadon al Bjalistoko en norda Pollando, kie okazos UK 2009 (inter la 25-a de julio kaj 1a de augusto - rigardu filmeton pri la urbo kaj pri la cirkaujxo). Do, somere dum du semajnoj oni povos partopreni ec tri internaciajn e-arangojn (okazontajn sufice proksime unu al la alia). Kaj unu monato pli frue indas partopreni liberan renkonton sur montopinto Granda Cantario ce la landlimo de Pollando, Cehio kaj Slovakio, kiu okazas jam ekde multaj jaroj ciam je la tria semajnfino/dimanco de junio.


Agrablan vojagon al Krakovo! Goju vizitadon de la urbo kaj gia cirkauajo kaj ne forgesu renkonti lokajn geesperantistojn! Vi estas bonvena ankau al loka E-klubo en kulturdomo "Podgórze"

/fotoj faritaj kaj teksto prilaborita de Adam Wilkus/