Pensoj pri Esperanto


    Estimataj Gesinjoroj!
    Mi estis petata instigi vin, per kelkminuta parolo, direkti vian atenton al la Internacia Lingvo - Esperanto.

    Che similaj okazoj, kiel la hodiaua, esperantistoj kutimas esprimadi diversajn opiniojn pri sia lingvo, kiuj por neesperantistoj povas esti nekredeblaj au ech shokaj. Oni kutimas ekzemple diri:

      - ke Esperanto estas vera paco-lingvo,
      - ke Esperanto estas pordo au fenestro en la mondon,
      - ke Esperanto estas lingvo de frateco kaj de harmonia kunvivo,
      - ke Esperanto estas la plej facile ellernebla lingvo en la mondo, ktp.

    Jam pli ol 100 jarojn esperantistoj simile informas la mondon pri valoroj de sia lingvo. Kaj kio okazas? Kelkaj diras - nenio! Kia estas rezulto de la tiel-maniera informado pri Esperanto? Chu la mondo bezonas Esperanton? Chu la alvokoj de esperantistoj estas audataj kaj akceptataj en la mondo?

    Kiel ni vidas, la kuranta tempo kontrolas, atestas kaj filtras la piajn dezirojn de fervoraj esperanto-aktivuloj de realaj valoroj de la lingvo kaj ghia utileco en la homa lingva komunikado.

    Malgrau la malbonaj auguroj por la lingvo, ghi tamen ekzistas, vivas kaj havas ech sian imponan historion. Eble ne chiam oni memoras, ke Esperanto travivis ne nur plurajn malfacilajhojn kaj dangherajn periodojn, sed travivis ankau aliajn, simile kreitajn lingvojn.

    Esperantistoj estas ofte demandataj per demandoj, je kiuj respondadi devas politikistoj kaj la mondaj decidentuloj. La demandoj estas kutime jenaj:

      - Kial oni tiel malmulte audas pri Esperanto?
      - Kial Esperanto ne estas instruata en lernejoj?
      - Kial la internaciaj organizajhoj elspezadas tiom da mono je tradukoj, anstatau uzadi unu komunan, ghenerale komprenatan kaj neutralan helplingvon?
    Je tiuj chi demandoj devus respondi politikistoj, char ghuste ili decidas pri elspezo de shtata mono.

    Esperantistoj oferas al ili - bone elprovitan kaj malmultekostan solvon de lingvaj problemoj. La chefa tasko de eperantistoj estas popularigado kaj instruado de la lingvo, por ke ghi vivu, evoluu kaj estu chiam preta je dispono de la homaro, kiam alvenos la ghusta momento por enkonduki en la tuta mondo unu neutralan helplingvon.

    La sopiro pri unu komuna monda lingvo - tiel bele priskribita en Genzo, en formo de legendo pri Babelturo, kaj en la Agoj en la Pentekosta revelacio - ghermas en la homaro de la plej malnovaj tempoj kaj malgrau chio la homaro ne sukcesis ghis nun tiel maturighi, por realigi la malnovajn revojn.

    Valoras memori, ke listo de lingvokreintoj estas ege impona. Pluraj famaj sciencistoj okupighadis ankau pri la solvo de lingvj problemoj, por kiuj homoj chiam suferis. Inter ili menciidaj estas i.a.:

      - Galen - la fama grek/romia kuracisto,
      - Nostradamus - la fama helvidanto,
      - Bacon - angla filozofo,
      - Jan Amos Komenski - fama pedagogo kaj filozofo,
      - Isaak Newton - ghenerale konata,
      - Leibnitz kaj pluraj aliaj.
    Bedaurinde, la proponitaj de ili planlingvoj ne sukcesis travivi la tiel nomatan tempo-provon. Almenau kelkaj el la lingvoj estis tre interesaj kaj malgrau chio ne estis ghenerale akceptitaj.

    Ekzemple, en la jaro 1817 franco, Jean Francis Dufre prezentis principojn de universala lingvo, ghenerale konata muzika lingvo - SOLRESOL - apogighanta je 7-tona muzika gamo, kiu ebligis krei:

      - 7 unusilabajn vortojn: do, re, mi, fa, sol, la, si,
      - 49 dusilabajn vortojn,
      - 336 trisilabajn vortojn,
      - 2.268 kvarsilabajn vortojn,
      - 9.071 kvinsilabajn vortojn kaj
      - 63.508 plursilabajn vortojn.
    Jen kelkaj ekzemploj el la vortaro de SOLRESOL:
      - dore - signifas esperantan pronomon - mi
      - domi - vi
      - redo - mia
      - domisol - diablo
      - doredo - tempo
      - doremi - tago
      - dorere - nokto

    Tamen la unua planligvo, jam sufiche vaste en la mondo konata, estis Volapük, kreita en la jaro 1879, fare de bavaria pastro - Johano Martin Schleyer, kiu probable konis plurajn lingvojn. Lia planlingvo havis tre simplan gramatikon kaj la vortoj devenis de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Jen kelkaj ekzemploj:

      - plom - diplomo
      - cif - chefo
      - blem - problemo
      - löf - amo
      - löfön - ami
      - menade - homaro.

    Post la planlingvo de Schleyer aperis Esperanto. Montrighis, ke kompare al Volapük ghi estas la plej logika, simpla, belsona kaj antau chio ghia aglutinacia karaktero permasas je libera vortfarado. Jen kelkaj ekzempoj de vortfarado surbaze de vortradiko SAN:

      - san-o
      - mal-san-o
      - san-a
      - san-e
      - mal-san-a
      - mal-san-ul-ej-o...
    Aldonante al la vortradiko la gramatikajn finajhojn, -a,-e, -u, -o, -as..., kelkajn prefiksojn kaj sufiksojn oni povas krei plurajn vortojn.

    Do, ricevinte tiel interesan lingvoprojekton, kiu ebligas al la lingvouzanto vere mem krei la lingvon pere de vortfarado, homoj akceptis ghin entuzjasme, kreis belan literaturon, metodikon kaj konstruis fundamentojn por solida Esperanto-movado.

    La nombro de esperantistoj kreskis tre rapide, preskau en chiuj europaj landoj kaj ne nur. Tio chi certe ne nur estis merito de la lingvokreinto, sed chefe de lingvoecoj, kiuj estis ege valoraj kompare al la aliaj planlingvoj.

    Kelkaj freshbakitaj esperantistoj sentis sin meritaj plibonigadi la Zamenhofan lingvan projekton. Kelkaj faras chi tion ghis nun. Ni menciu nur kelkajn novajn lingvo-projektojn, konstruitaj surbaze de Esperanto.

      - En la jaro 1903 - Guiseppe Peono - profesoro en universitato en Turino, kreis lingvon, kiun nomis LATINO SINE FLEXIONE.
      - En la jaro 1905 - franca katolika pastro - fervora esperantisto - Beaufront kune kun Couturat kreis lingvon nomatan IDO.
      - En la jaro 1951 - doktoro Gode el Bremen proponis lingvon, kiun li nomis INTRELINGVA.

    Ni komparu, kiel sonas la menciitaj lingvoj lau la ekzemplo de unua verso el la Sinjora Pregho - Patro nia:

      -En Volapük la teksto sonas jene O fat obas kel binol in süls.
      -En Esperanto Patro nia, kiuu estas en la chielo.
      -En Latino sine flexione Patre nostro qui es in celos.
      -En Ido Patro nia, qua esas en la cielo.
      -En Interlingva Nostre Patre, qui es in le celos.

    Ni imagu, nur Esperanto sukcesis travivi la tiel nomatajn tempoprovojn. Oni ja povas demandi:

      - Kial ghi ne pereis, kiel la aliaj planlingvoj?
      - Chu eble pro tio, ke ghia autoro estis talenta komercisto?
      - Chu la lingvo havis richajn subtenantojn?
      - Chu ghi estas vere genia, kompare al aliaj artefaritaj lingvoj?

    Zamenhof certe ne estis bona komercisto. Male, lin karakterizis la tiel nomata shvebado en la nuboj.

    Richulojn Esperanto ankau certe ne havis, sed ghia impona richeco estis la multtalentaj kapoj de Esperanto-pionieroj. Ili kreis kune kun Zamenhof firman fundamenton por la tuta Esperanto-movado.

    Ankau la neriprocheblaj valoroj de la lingvo certe permesis kaj permesadas plu vivi al ghi. Inter ili substrekindaj estas:

      - ghia absoluta neutraleco,
      - ghia universaleco,
      - ghia facileco,
      - kaj ghia simpleco.
    Esperanto estas por neniu gepatra lingvo.
    Ghi neniun humiligas kaj neniun privilegias.
    Ghi estas nenies proprajho.
    Ghi apartenas al la tuta homaro, al kiu ghi servas firman solvon de lingvaj problemoj.

    Estimataj Gesinjoroj! Bonvolu pripensi:

      - Chu valoras lerni Esperanton?
      - Chu valoras dedichi al la lingvo iom da tempo?
      - Chu valoras rigardi la mondon tra fenestro, nomata Esperanto? Kaj fine:
      - Chu valoras esti esperantisto kaj aparteni al la mondvasta familio, ligita per la lingvo de paco, frateco kaj solidareco?

    Antoni P. Tabacki


    Al la pagho de kongreso