Je la tria semajnfino (ĉefe dimanĉe) de junio (19-21.06.2009)
ni invitas Vin al libera renkonto sur la montopinto Granda Ĉantorio,
ĉe landlimo de tri landoj: Pollando, Ĉeĥio kaj Slovakio

La montopinto troviĝas proksime al ĉeĥa urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana. Ĝia ĉeĥa / slovaka nomo estas Velka Ĉantoryje, pole la montopinto nomiĝas Czantoria Wielka, kaj germane oni konas ĝin kiel Großer Czantory-Berg. Al la montopinto eblas grimpi perpiede, biciklante aŭ (de pola flanko) veturi per kablotramo.

Multaj vidindaĵoj en bela montara naturo kaj geesperantistoj el diversaj landoj atendas Vin tie! Vi povas viziti inter alie: vidturon, ĝui somerajn sledojn kaj tiel nomatan simio-arbetaron, foje oni povas vidi flugadon de trejnitaj falkoj tie, kiuj ankaŭ ŝatas puran montaran aeron :-) Kaj antaŭ ĉio Vi povas agrable travivi tempon kune kun aliaj geesperantistoj tie (se Vi tranoktos ni povos havi fajron sur la montopinto kaj gustumi bongustaĵojn vespere).

Tio estas tradicia renkonto de geesperantistoj sur la montopinto, kiu okazas jam ekde multaj jaroj ĉiam je la tria semajnfino/dimanĉo de junio. Ĉefa renkonto komenciĝas dimanĉe matene sed bona ideo estas travivi en la montaro dum tuta semajnfino kaj geesperantistoj kutime alvenas jam vendrede aŭ sabate vespere. Eblas tranokti interalie ĉe malsupra kablotramstacio en Ustroń Polana kaj ankaŭ sur la montopinto (sed oni bezonas pli frue interkonsenti kun posendanto de pola gastejo, ke li ĉeestu). Ĉeĥa gastejo sur la montopinto bedaŭrine ne gastigas, sed eblas aĉeti manĝojn kaj trinkaĵojn tie. Se vi volas tranokti bv. pli frue interkonsenti pri tio.

Vi povas ankaŭ viziti gastejojn, kiuj troviĝas ĉe aliaj vizitindaj montopintoj proksime al Granda Ĉantorio, inter alie: monta turisma gastejo ĉe Granda Konuso (ĉehe Velky Stožek, pole Stożek Wielki), jen mapo, monta turisma gastejo ĉe Granda Soŝovo (pole: Soszów Wielki) , jen priskribo de Beskidy montaroj en pola lingvo.

Kaj jen kelkaj mapoj de la regiono: mapo, mapo, mapo, mapo, mapo, mapo, satelita fotomapo (eblas pligrandigi)

La renkonton kunorganizas polaj, ĉeĥaj kaj slovakaj geesperantistoj, ankaŭ alinacianoj estas bonvenaj!

Pliajn detalojn Vi trovis en invitletero publikigita sur retpaĝoj de ĈEJ. Kaj jen fotogalerio de renkonto okazinta en 2006

La aranĝo sur la montopinto Granda Ĉantorio estas bonega ebleco por renkontiĝi kaj ekkonatiĝi antaŭ aliaj baldaŭaj internaciaj eventoj: