Internacia Montara Renkonto sur Granda Ĉantorio

Samkiel en pasintaj jaroj je la tria semajnfino(dimanĉo) de junio t.e. 17-18.06.2023
oni planas okazigi tradician montaran E-renkontiĝon
sur la montopinto
Granda Ĉantorio ĉe landlimo de Pollando kaj Ĉeĥio, sufiĉe proksime al Slovakio.

Ĝi okazas ĉe la landlimo apud bela naturo kie eblas spiri freŝan montaran aeron.
Tuj apud la landlimo troviĝas ĉeĥa kaj pola gastejoj kaj ĉeĥa vidturo kun apuda bufedo kaj pola manĝejo.
Eblas veni de pola aŭ de ĉeĥa flanko sen bezono trapasi la landlimon.
La ĉefa renkontiĝo komencas dimanĉe de 9:00 kaj daŭras almenaŭ ĝis 15:00 apud la ĉeĥa gastejo.

Kunorganizas ĝin ĉeĥaj, polaj kaj slovakaj geesperantistoj, ankaŭ alinacianoj estas bonvenaj!
Dum pasintajaraj renkontoj bona vetero kaj humuro akompanis nin. Ni venu ankaŭ ĉi-jare!


Eblas spekti filmeton de Verda Stacio pri la renkonto en 2013 kaj aŭskulti intervjuon kun partoprenintoj de la renkonto en 2014 jaro ĉe Podkastoj de Varsovia Vento - la 102a elsendo. En Pola Esperantisto 5/2015 kaj en PE 2/2020 aperis tekstoj pri tiu renkonto. Legindas raporto publikigita en la retejo de PEA kaj alia en la retejo pri montara renkontiĝo ĉe Poludnica.

Sube kelkaj vortoj pri alvenebloj ktp. Kaj jen kelkaj aliaj fotoj de pli fruaj renkontoj. Ĝis la revido en 2021!


Se iu el partoprenantoj intencas veturi tra la alia lando prefere unue sciiĝu pri kondiĉoj ekzemple ĉu oni poste bezonas resti en kvaranteno. Povas esti, ke en junio oni ĝin ne plu postulos. Se ni ekscios pliajn detalojn ni publikos ilin ĉi-tie.

priskribo
mapoj
fotoj kaj
kontakto

La montopinto situas proksime al ĉeĥa urbeto Nýdek kaj pola urbeto Ustroń Polana troviĝanta apud urbo Bielsko-Biała. Ĝia ĉeĥa / slovaka nomo estas Velka Cantoryje, pole la montopinto nomiĝas Czantoria Wielka, kaj germane oni konas gin kiel Großer Czantory-Berg. Al la montopinto eblas grimpi perpiede, biciklante aŭ (de pola flanko el Ustroń Polana) veturi per seĝa telfero al la supra telferstacio.

Multaj vidindaĵoj, bela montara naturo kaj geesperantistoj el diversaj landoj atendas nin tie dum la renkonto! Oni povas viziti inter alie: la vidturon, kaj tiel nomatan simio-arbetaron, veturi per "someraj sledoj", vidi flugadon de trejnitaj falkoj kaj renkonti aliajn birdojn . Dank' al interesaj tabuloj pri naturo ĉe la pinto eblas ekscii pri bestoj kiuj vivas tie kaj pri arboj kreskantaj sur la monto.

Tiu tradicia renkonto de geesperantistoj sur la montopinto okazas jam ekde multaj jaroj, ĉiam je la tria semajnfino/dimanĉo de junio. Ĉefa renkonto komenciĝas dimanĉe matene cirkaŭ 9:00 horo kaj daŭras almenaŭ ĝis 15:00 sed bona ideo estas travivi en la montaro tutan semajnfinon kaj foje geesperantistoj alvenas jam vendrede aŭ sabate.


  Eblecoj tranokti (registaro planas baldaŭ permesi funkciadon de hoteloj ktp.):

  Jen reliefo-mapoj kaj aliaj mapoj de la regiono:

Jen satelitaj mapoj de Google (eblas pligrandigi):

Alveneblojn oni povas kontroli pere de jenaj retaj servoj (por serĉi trajnajn kaj busajn konekciojn): trajnoj kaj busoj - Cehio, trajnoj - Pollando, busoj - Pollando. Pli da detaloj en pola lingvo: alvenebloj al Ustron Polana de pola flanko . Per buso el Bielsko aux Katowice. Alia sercumilo de konekcioj

Eblas veni perpiede al la pinto lau diversaj itineroj:
RUĜA - el busa stacidomo (PKS) en Ustroń - tra montopinto Równica apud turisma gastejo - tra Ustroń Polana denove - al Granda Cantorio (parto de tiel nomata cefa itinero de Beskidoj, kiu havas cirkaux 500km). Lau ruga itinero eblas daurigi promenadon el Cantorio al Granda Sosovo (Soszów Wielki/Velky Sosov) al Granda Konuso (Stożek Wielki/Velky Stozek), kiu trovigas apud urbeto Wisła Głębce. Kompreneble, oni povas ankau iri per la sam vojo alidirekte
NIGRA - el busa stacidomo (PKS) en Ustroń - tra Ustroń Czantoria Baranowska - al krucvojo el Goleszów - al Granda Cantorio
BLUA - el fervoja stacidomo (PKP) en Ustroń - al turisma gastejo Chata na Cantoryji - al la montopinto.
VERDA - Ustroń Polana - Orłowa - Wisła Obłaziec

Oni povas kontroli veterprognozon por urbeto Ustroń (tre proksime al Ustroń Polana) kaj urbeto Nýdek.
 
Jen kelkaj fotoj de iama renkonto kaj ankoraŭ kelkaj aliaj fotoj. Pliajn detalojn pri la tradicia renkonto trovigas en invitletero publikigita sur retpagoj de CEJ. Jen kelkaj fotoj de la renkonto okazinta dum pasintaj jaroj sur la montopinto Granda Cantorio albumo1, albumo2, albumo3, albumo4

Dum la renkontojn oni kantis inter alie esperantigitan amuzan kanton slovakan Marisa, kisu min! sen peto al patrin' (iu kantis: serpento al patrin' ;-) Kun akompano de gitaro ni ankaŭ kantis Bravajn falkojn, (mal)Saĝulon konstruintan sian domon (kiu liveras gravan konsilon pro lastatempaj inundoj), Ho, Ĉantorio! kaj aliajn kantojn (en la dua strofo de la refreno "Nin portis..." devas esti: "Kaj ĉu nin portu plu...").  

Arbara birdeto nomata Nigra_paruo (pole: Sosnówka, cehe: Sikora uhelnacek, slovake: Sikorka uhliarka) ankaŭ bele kantis :-) Ni vizitis falkejon sur la montopinto kie loĝas falkoj, aglo, akcipitro kaj strigoj. Oni povas viziti tie jenajn birdo-predantojn (kaj foje vidi ilin flugantajn): Gufo , Noktuo , Turfalko , Tatarfalko , Akcipitro , Rugecsultra buteo , Komuna buteo , Blankvosta malaglo Migra_falko - plej rapida birdo en la mondo, kapablas flugi pli rapide ol Formula1!, Orelstrigo , Balkanfalko , Ĉasfalko , Funebra strigo , Arbarstrigo , Turstrigo .